Paul Cockshott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1952 (72-jaraĝa) en Edinburgo |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Glasgovo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Edinburgo |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto ekonomikisto universitata instruisto |
William Paul COCKSHOTT (16a de Marto 1952) estas skota komputosciencisto, marksisma ekonomikisto kaj instruisto en la Universitato de Glasgovo.
Li studis ekonomikon en la Universitato de Manĉestro, informadikon en la Heriot Watt Universitato de Edinburgo kaj prie li doktoriĝis en la Edinburga Universitato (1982).[1]
Li fakulis en la kampoj de bildopremadoj, 3D televido, paralelaj kompililoj kaj medicina bildigo, sed estis konata por pli ampleksa publiko pro siaj proponoj en mult-faka areo de ekonomia komputiko, ĉefe kiel kunverkisto kun ekonomikisto Allin Cottrell de la libro Towards a New Socialism (Al nova socialismo), en kiu ili forte proponas la uzadon de kibernetiko por efika kaj demokratia planado de kompleksa socialisma ekonomio.[2] [3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search